Azteka kalendaro

Pentra reprezentaĵo de la Piedra del Sol (Sunŝtono), false konsiderata kiel kalendaro, sed kio fakte enhavas kalendarajn signojn

La Azteka kalendaro estis unu el la pruvoj de la supera kulturo, kiun atingis la aztekoj precize, sed ankaŭ aliaj antaŭkolumbaj amerikaj popoloj. Fakte ĝi estas heredaĵo de la olmekoj, kiuj inventis ĝin antaŭ 35 jarcentoj kaj poste disvastigis ĝin tra la tuta Centrameriko. Ĉe aztekoj kiel ĉe aliaj samregionaj popoloj, kiel miŝtekoj kaj majaoj (Vidu artikolon majaa kalendaro) estis du tipoj de kalendaroj, kio krome montras la superecon de la kultur- kaj scienca niveloj de tiaj popoloj.

Unu el la du tipoj estis la ŝiuhpoŭalli aŭ kalkulo laŭ jaroj, kion multaj konsideras kiel la majaa kalendaro. Tiu ĉi kalendaro estis formita de dekok grupoj 20-tagaj, kio sumis entute 360 tagojn, al kio aldoniĝis pliajn kvin, (taksataj pereigaj) kio faras 365 tagojn, do precize la sama kvanto kiun oni konsideras nun en okcidenta kulturo. Dum ĉiu dudektaga grupo, sub la protekto de diversaj dioj (kaj tie observeblas la rilato en tiu kulturo de scienco kun teologio), oni kombinadis la 20 signojn de la kalendaro kun la respektivaj numeraloj de 1 ĝis 13, dekok sinsekvajn fojojn, ĝis kompletigi la 360 tagojn. Ĉar malgraŭ la 5 aldonitaj tagoj, la kalendaro iom post iom trofruiĝis rilate al la tropika jaro, oni aldonis kroman tagon post ĉiu kvara jaro (same kiel oni faras ĉe la okcidenta kalendaro per superjaroj), foje indikante la nomon de la grupo de dudek tagoj kaj foje la kalendaran signon kun asociita numeralo.

La dua formo de kalendaro ekzistinta en la antikva Meksiko estis la tonalpoŭalli aŭ kalkulo laŭ tagoj, pli precize konsiderata kiel azteka aŭ meksika kalendaro. Tiu ĉi estis formita de dudek grupoj 13-tagaj, kio sumis 260 tagojn, kaj kiuj, rilate al la 365-taga jaro, koincidis en sama identa dato nur unufoje dum ĉiu "indiĝena ciklo", tio estas ĉiun duonjarcenton aŭ pli precize ĉiun periodon de 52 jaroj. Ŝajne, la ĉefa celo de la tonalpoŭalli estis servi kiel speco de almanako aŭ astrologia kalendaro, por determini la bondortigan aŭ pereigan karakteron de la diversaj tagoj kaj tiel observebla denove la rilaton de la sciencaj faktoj kun la divenado aŭ religiaj kredoj; samekiel okazis en aliaj kulturoj (ekzemple Babilonio) aŭ eĉ okazas ankoraŭ en okcidenta kulturo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search